Verda Angulo

2006/06/24

Esperanto, dis-Esperanto

Espéranto, désespéranto : La francophonie sans les Français
Anna Moï ; Gallimard, Paris 2006, 66 p ; ISBN : 2-07-077952-1 ; 5,50 €

En ŝia nova libro, Espéranto, désespéranto : La francophonie sans les Français ([Esperanto, dis-Esperanto : La franclingvularo sen la francoj], Anna Moï [Moi], vjetnamana franclingva aŭtoro kiu scipovas ses lingvojn, esprimas sian lingvoamon, unue por la franca lingvo suspirante pri ĝia internacieco, malgraŭ la francoj. Ŝi kontentas pri tio, ke skribantoj povas selekti iun-ajn lingvon por esprimi sin belarte laŭ naturo de la selektita lingvo. Pri tio ŝi ja estas bona ekzemplo.

Pri la internacia rolo de la franca lingvo kaj francoj ŝi multe diras. Sed mi opiniu pri Esperanto. Mi ne scias kian kontakton Moï havis kun Esperantio, sed ŝajnas al mi ke ŝi ne komprenis nek la naturon de la lingvo nek la etoson de Esperantio. En ŝia libro skribiĝas « neniam altiris min Babelismo aŭ invento de lingvo kiu miksus tiujn kiujn mi scipovas al tiuj kiuj mi konceptontus » (« … je ne fus pas tentée par le babélisme ou l’invention d’une langue qui mélangerait celles que je connais à celles que je concevrais … », p.13). Moï ŝajne pensas ke Esperanto estas simpla kodo. Ŝia opinio spegulas tiun de kelkaj lingvoamantoj kiuj konsideras Esperanton kiel ofendigan kvazaŭlingvon. Tiun pensmanieron bonege klarigas por ni Okrent kiam ŝi diras ke tiu reago pri Esperanto « estas kolero, precize de tiuj por kiuj lingvoj estas grava afero » ĉar « Lingvo ne estas simpla utilo por ordigi kaj forsendi niajn pensojn al aliaj. Estas ĝi indekso de spertado disdonata kaj privatega. … Estas ĝi nia identujo. … [Laŭ ili, Esperanto] demandas ke ni deviigu de tio … kaj ke ni elektu generaĵon …» (vidu ligilon en retpaĝo de ELNA). Kiel klarigas por ni Okrent, la etoso de Esperanto kaj ĝia naturo forstrekeblas tian senton. Sed verŝajne, Moï tute ne suspektas pri la ekzisto de tiu etoso.

Moï diras ke kelkaj jam opinias ke la angla estas la internacia lingvo. Kvankam ĝi estas lingvo de kelkaj popoloj, diras Moï, ĝi internaciiĝis. Hodiaŭ nesaksonaj aŭtoroj, kiel Roŝdi (Rushdie) uzas ĝin tiel kiel ŝi uzas nedenaskan lingvon, la francan. Tamen, francoj, indikas Moï, ne subtenas sufiĉe bone la celon de la francoparolanta komunumo, komunumidenteco kio, klarigas Moï, ne ekzistas en la angloparolanta mondo: “… pluigado de dialogo inter kulturoj kaj civilizacoj; proksimigado kaj interkonatigado de popoloj.” (p. 63) Ĉu prias ian Internan Ideon? Mi pensas ke Moï ne estas kontraŭ Esperanto, fakte ŝi ŝajne amas ĉiujn lingvojn; tamen, legante ŝian libron, ŝajnas al mi ke ŝi ne multe scias pri Esperanto.

La “moderna Esperanto”, indikas Moï, estas tiu angla lingvo, “spontane” elektata. (p. 22)

Ĉu vere spontaneas? Nu, troviĝas neanglaj kaj nefrancaj aŭtoroj kiuj propravole elektas la anglan translandlime, aŭ la francan, (ekzemple, ŝi mencias, Nancy Huston). Sed mi opinias ke prias esceptojn. Roŝdi, kiu ŝi donas kiel ekzemplo, studis en Anglio kaj Moï mem ne elektis la francan: siaj gepatroj elektis ĝin por ŝi kiam ŝi iris al franclingva lernejo dum infanaĝo.

Antaŭnelonge mi legis en la Hispanan ĵurnalon El País, ke Zapatero, la ĉefministro, decidis ke registaro pagos 1.300 al studentoj lernontaj la anglan ĉar ŝajne, ili ne volas aŭ simple ne sukcesas. Tio surprizis min ĉar, Zapatero estas ĉefministro kiu ofte agas (miaopinie) el propa konvinko. Do, se li tion pensas pri la angla, estas plejeble, mi supozas, ĉar li pensas ke ĝi estas la internacia lingvo, ke sia popolo ne povas progresi sen la angla, malgraŭ tio ke lia lando (pere de lernejoj alilandaj) penas divastigi la hispanan kaj certe la Instituto Cervantes povus uzi tiun monon. Simile, El País (la 9-an de marto de 2005) rakontas pri hispana riĉulo, Joan Riera, kiu neniam sukcesis lerni la anglan, sed tamen testamentis al
samvilaĝanoj €33.6 miljonoj por ke ili lernu ĝin.

Eble Zapatero kaj aliaj romantike pensas kiel Moi, ke “ne gravas” malsimilaĵoj, angle ĉiuj finfine interkompreniĝos. (p. 21) Mi ne konsentas ĉar, vivante en Usono, oni renkontas sufiĉe da delongaj samloĝantoj kiuj ne sukcesas lerni la anglan. Ja, la usona ĵurnalo New York Times rakontis kiel malfacilega estas lerni ĝin ĉe inmigrantoj (« Legislate Leraning English ? If Only It Were So Easy », la 22-an de junio de 2006)

Tamen, finfine Moï pensas ke la vera universala lingvo estas muziko, kaj ŝi nomas ĝin “varianto de Esperanto” (p. 23) Eble iam ŝi komprenos la Internan Ideon.


Enter your email address below to subscribe to Verda Angulo!


powered by Bloglet