Verda Angulo

2010/05/04

Porto-Riko dulingva

Porto-Riko direkte al dulingva registaro

La registaro de Porto-Riko funkcios sendiference kaj en la angla kaj en la hispana se la insulo iĝas ŝtato de Usono, deklaris Pedro Pierluisi, la komisiito de Porto-Riko en Vaŝingtono. Ĉi-rilate, Pierluisi asertas, ke la insulestro povus facile alparoli al parlamento angle. Plue, parlamentanoj povus sesii angle.

Perluisi tamen opinias, ke la Partio Nova Progesista (favora al iĝi usona ŝtato) ne devas fali en la tenton de konservativaj usonanoj transformi la nunan lingvan politikon de la registaro kiu, kvankam ĝi rekonas ambaŭ la anglan kaj la hispanan kiel oficialajn lingvojn, funkcias nur hispane.

Demandite ĉu ankaŭ lernejoj funkciu dulingve, Pierluisi opiniis, ke "Ĉiu portorikano devas aspiri al dulingvismo, speciale niaj geinfanoj."

Usonaj organizaĵoj favoraj al devigo uzi nur la anglan, ProEnglish kaj US English, petis al usona parlamento, ke ĝi klarigu ke Porto-Riko devas funkcii angle se iam ĝi estiĝas usona ŝtato. Kelkaj usonaj parlamentanoj subtenis tiun peton. Tamen, la plimulto de la parlamentanoj neis peton. Ĵurnalo El Nuevo Día informis, ke la ŝtatebleco de Porto-Riko estas nun "liberigita de la 'malfacila' lingvo". (Liberada la estadidad del idioma dificil)

(Elhispanigita resumo el ĵurnalo El Nuevo Día, "Rumbo a un gobierno bilingüe" kaj "Liberada la estadidad del idioma "difícil", de José A. Delgado, marton 2010.)

Etiquetas: , , ,

2008/09/09

Imperiaj Lingvoj

La Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, donis al mi okazon kafobabili pri Esperanto kun geamikoj kaj konatuloj. Estis por mi surprizo, ke inter ili kelkaj lingvamantoj kaj tradukistoj esprimis malpravan ideon pri Esperanto. Kelkaj pensas ke Esperanto estas kvazaŭ simpla tekstomesaĝilo, aliaj diras ke Esperanto pensigas ilin pri la Orwell’a novparolo, kripligita fuŝa esprimpovo. (Mi ne scias se ili konis pri la fia rilato inter Orwell kaj Esperanto.) 

Tamen, ĝenerale ne surprizas min fakto, ke troviĝas lingvoamantoj kiuj ne ŝatas Esperanton. Hazarde, mi aĉetis en Montrealo libron Impérialismes Linguistiques: Hier et aujourd’hui. 

La deklaro en tiu libro de japana lingvistiko Tanako Katsushiko pri kiel nur imperia lingvo povas esti universala kaj demokrate disvastiĝi, memorigis min pri tiu fakto. Sendube, disvastiĝita lingvo atingeblas univesalecon. Famaj verkistoj, ekzemple Unamuno kaj Beckett, disvastigis ilian verkon uzante imperiajn lingvojn anstataŭ lingvojn kiel eŭskaran aŭ gaelan. Sed ankaŭ Esperanto estas universala lingvo, tamen sen esti imperiisma. Krome, mi ne certas ke la greka lingvo atingis ĝian universalecon dank’al vasta imperio (kiel Romio). 

Mi elfrancigas jene ĉi-rilatajn frazojn de la libro kaj ankaŭ enmetas la francan tradukon el la japana. 



La disvastiĝo de imperiaj lingvoj, neevitebla konsekvenco de imperiisma politiko kaj imperiisma ekonomio, sendube estas konsiderata kvazaŭ varo kiu ebligas egalan alvokon por ĉiuj. En la mezuro en kiu ĝi permesas al ĉiu partopreni ekonomikan kaj politikan agadon, tiu varo montriĝas utila, eĉ nemalhavebla, same ĉe reganta imperio kiel ĉe ĝia regataro. Kiel klarigis Stalin, «la rolo de lingvo ne estas servi unu socian klason oferante ĉiujn aliajn, sed servi idente tutan socion kaj ĝiajn klasojn.» (pĝ. 29) 

Tiel konstituante justa intelekta mondo, la imperia lingvo iĝas emancipilo ekster la rilatoj inter dominanto kaj dominato. Tiu diskonigo de imperiaj lingvoj, ĉu en Romio, ĉu en Cînio Qing-dinastia, ĉu en la moderna Francio, ludis mirigan rolon en progreso de homa civilizacio. Ĉar nur la lingvoj imperiaj posedas la neprajn kvalitojn por estiĝi universalaj civilizaciiloj. (pĝ. 30) 

La imperiaj lingvoj posedas kvaliton de subiga povo kiun ne posedas la «etnaj» nek la lokaj lingvoj. Ili estas pliaktualaj ĉar ili tenas la plejn modernajn kaj diversajn esprimkapablojn. Nebremsitaj per tradiciaj enlandaj kutimoj nek malliberitaj per la limigeco de etnaj lingvoj, ili estas liberaj kaj kapablaj certigi esploron en ĉiu spertebla kampo. Ĉi-rilate, ekzemple, mi neeviteble pensas pri la mizera provo de verkisto, komparebla al tiu de la batalo de Donkiĥoto kontraŭ la vent-muelejoj, kies lingvo estas la romanĉa penante skribi en tiu minoritata lingvo. Konsideru ni la tajvanaj kaj koreaj verkistoj kiuj dum la tempo de japana superregado, akceptis defion esprimi sin en la lingvo de la imperio! Konsideru ni la riĉecon al universaleco kiun ili povis malkovri en tiu imperia lingvo! (pĝ. 30) 

Qiang Сaotong (1887-1938), ekzemple, deklaris en 1918 que Ĉinio devis forlasi sian «barbaran skribsistemon» (la ĉinajn karakterojn) kaj sian ambiguan gramatikon favore al Esperanto. Tiuokaze, ne estante imperia lingvo, pesimismo pri denaska lingvo ne riltas al imperiismo lingva. (pĝ. 34)



Impérialismes Linguistiques: Hier et aujourdèhui. Actes du collogue franco-japonais de Tôkyô (21, 22, 23 Novembre 1990)
ISBN 2-7449-0490-2
Aix-en-Provence
Inalco/Édisud 2005, 384p. 

Tanako Katsushiko: Né en 1934. Professeur émérite à l’Université de Hitotsubashi. Domaines de recherches: linguistique, étude du mongol. 


La diffusion des langues impériales, conséquence inéluctable d’une politique et dune économie impérialiste, est sans doute perçue comme une commodité qui permet à chacun d’y recourir sur un pied d’égalité. Cette commodité s’avère utile, et même indispensable, tant pour l’empire dominant que pour ceux qu’il gouverne, dans la mesure où permet la participation de tous aux activités économiques et politiques. Comme l’expliquait Staline, le rôle d’une langue «n’est pas de servir une seule classe sociale en sacrifiant toutes les autres, mais de servir de façon identique l’ensemble d’une société et de ses classes». (p. 29)

Ainsi, la langue impériale devient un instrument d’émancipation en constituant un monde intellectuel équitable, qui se situe à l’extérieur des rapports entre dominants et dominés. Cette diffusion de langues impériales, que ce soit dans l’empire romain, dans la Chine de la dynastie des Qiang ou dans la France des temps modernes, a joué un rôle éclatant dans le progrès de la civilisation de l’humanité. Car seules les langues d’empire possèdent les qualités nécessaires pour constituer des outils universels de civilisation. (p. 30) 

Les langues impériales sont dotées d’une puissance écrasante que n’ont pas les langues «ethnique» ou locales. Elles occupent le devant de la scène parce qu’elle détiennent les capacités d’expression les plus modernes et les plus variées. Sans être entravées comme les langues locales par des coutumes de vie traditionnelles sur des territoires limités ni prisonnières du cadre restreint des langues ethnique, elles sont libres et sont en mesure d’assurer l’exploration de tous les champs d’expérience possible. Ici, je ne peux m’empêcher de penser par exemple, à la tentative pathétique, comparable au combat de Don Quichotte contre les moulins à vent, d’un écrivain dont la langue est le rhaeto-romance eet qui tente d’écrire dans cette langue minoritaire. Songeons aussi aux écrivains taiwanais ou coréens qui, à l’époque de la domination japonaise, on relevé le défi d’exprimer leur identité dans la langue de l’empire! Songeons à la richesse, à l’universalité qu’ils ont pu découvrir dans cette langue impériale! (p. 30)

Qiang Caotong (1887-1938) par exemple, déclarait en 1918 que la Chine devait renoncer à son «écriture barbare» (les caractères chinois) et à son «grammaire ambiguë» au profit de l’espéranto. Dans ce cas, l’espéranto n’étant pas une langue impériale, le pessimisme de la langue maternelle ne va pas de pair avec l’impérialisme linguistique.» (p. 34)

Etiquetas:

2008/04/23

Angla Obstrukciĝata

En Portoriko, dependa teritorio de Usono, la Portorikana Sendependentista Partio, (PSP*) obstruciis intencojn de la aneksofavora partio PNP** por ke je la 2008-a novembra voĉdonado, la balotilo estu dulingva, hispane kaj angle. Tia leĝprojekto fiaskis je 2004. 

Jorge Dalmau, prielekta komitatano de PSP, argumentis ke la intencoj de PNP estas ideologiaj. Dalmau memorigis al ĉiuj la fakton ke la hispana estas la lingvo de Portoriko, kaj ke, laŭ lasta censo, 89% de insulanoj ne scipovas la anglan lingvon. 

(Fonto: ĵurnalo El Nuevo Día, 2008-04-22, "Tranque liquida la papeleta bilingüe, reta versio)

* Hispane: Partido Independentista Puertorriqueño (PIP)
** Hispane: Partido Nuevo Progresista (PNP)


Etiquetas: , ,

2006/12/08

Fenikso

Ĉu la mito pri fenikso devenas el Egipto aŭ el Ĉinio? Mi pri tio pensis dum legado de la 9-a volumeno de The New Human Revolution (“La Nova Homa Revolucio”), libro de Daisaku Ikeda. Estas ĝi fiktiva rakonto de la historio de la Budhista organizo Soka Gakkai.

La libro mencias planon por desegni standardon de mezlernejo en Japanio. Sur la desegno vidiĝeblus “junan fenikson blankan etendante flugilojn”. Tiu standarda desegno “devenis el ofte alnomi la [studentojn] de la lernejo ‘junaj feniksoj’ … .” (1) Niĉiren mencias la fenikson en sia verko. Laŭ angla traduko de Soka Gakkai, li priskribas la Lotusan sutron kiel “fenikso inter la sanktaj skribaĵoj.” (2)

Mi ne ekkonsciis pri ĉindevena feniksmito. Pro geografiaj kaj historiaj kialoj, el japana vidpunkto oni tiel povus facile opinii. Tamen, la 15-a eldono de la Encyclopædia Britannica (“Brita Enciklopedio”), Micropædia vol. 9, rakontas ke la mito disvolviĝis en Egipto kaj populariĝis en Grekio kaj Romio. Mencias ĝi ke la mito eble originis en Barato. La plej parto de referencoj kiujn mi legis verŝajne konsentas.

En Brewer’ Book of Myth and Legend (“La Libro de Brewer pri Mito kaj Legendo”) klarigas J. C. Cooper ke en Okcidento je la unuafojo skribis pri fenikso Hesiod je la 8-a jarcento a.K. (3) En Okcidento, ĝi simbolas resurekcion. Sed la ĉina versio reprezentas jin-jang-on. Laŭ Cooper, “La fenikso gravas en la ĉina mitologio kiel Feng-Huang … Kiel drako kaj Ki-Lin estas fabela estaĵo kiu kombinas jin-jangajn povojn.”

En la antikva Egipto, la dion Ra reprezentis tiu-ĉi birdo, siaj mitoj estis grava parto de la ritoj faritaj de la sunpastro. La klasikaj kaj romiaj tekstoj rekte atribuas la originon de la fenikso al Egipto, ne al Azio. Tamen, la klasikaj tekstoj ankaŭ nomas ĝin la “araba birdo”. Cooper memorigas nin ti-rilate ke Ŝekspiro foje nomis ĝin tiel en Cymbeline (“Kimbelino”), parto I,vi:

Se ŝi haviĝu tia nekutima menso,
Nur ŝi estas la araba birdo.*

Oni pensis ke la magia birdo vivis dum eĉ 500 jaroj sed “feniksa periodo” povis daŭri dum 250 ĝis 7 000 jaroj (Cooper). Verŝajne pro tiu longa “feniksa periodo” kelkaj romiaj moneroj montris fenikson kiel simbolo de Romio dum eterneco. Laŭ Pagans and Christians (“Paganoj kaj Kristanoj”) (4), la kristanoj preferis 1 000 jarojn ĉar “ĝi pensigis jarmilon” ĝuste por la kristana imperiestro Konstantino.

Same kiel multaj aliaj aferoj Romiaj, Okcidento heredis ĉi-vizion pri fenikso kiel simbolo de eterneco. Kristanismo alpropigis al si la fenikson kiel simbolo de eterneco kiu, kredis kristanoj, antaŭanoncis resurekton de Kristo. Ĝia desegno videblas en praaj kristanaj tombejoj.

La mito ankoraŭ estas tre populara. Jung priparolas ĝian jin-jangecon kiel fajro kiu detruas kaj kreas: “La antikva kultura sfero praktikis adoradon de suno … mortantan kaj resurektantan (Kristo, Mitra, Fenikso), ktp. Oni veneris je la fajro la povon bonigan tiom kiom la detruantan.” (5)

*Mia laŭvorta traduko.
----------
1. Ikeda, D. (2003). The New Huamn Revolution, p 120
2. Writings of Nichiren Daishon. Tokio (1999) p 247
3. J.C. Cooper, redaktisto Brwer's Book of Myth and Legend. Londono (1992); pp 219–220.
4. Robin Lane Fox. Pagans and Christians. San Francisko (1986). pp 639–41.
5. C.G. Jung. Métamorphoses de l’âme et ses symboles. Parizo (1993). (francigis Yves le Lay). p 202

2006/11/30

La Kanaanida Ligo

La Kanaanida Ligo estas eseo de Henriko W. Aldis (1945–1985) skribita je 1984. Je sia datreveno mi transkiribis lian eseon en anglan angulon de mia blogo (ĝi enhavas la bibliografio kiu, estante angla, mi ne ripetis tie-ĉi). Nun mi Esperantigas ĝin. Mi tamen ne povas komenti pri la enhavo mem. Notendas ke Henriko uzis la anglan version de la Biblio “Revised King James” kiu ŝajnas iom malsimila al versio “King James” unue je Gn 49:10. Ĉe la originala eseo, Henriko citas jene: … ĝis li revenos, ĝia havantulo. La nereviziita “King James” diras: …ĝis venu Ŝiloh (angle: “until Shiloh come”). Kaj la Esperanta versio diras “Ĝis venos paco”. Kurioze, estas la hispanlingva versio Jerusalema (“de Jerusalén”) tiu kie legeblas ĝuste laŭ lia eseo: “ĝis venu tiu por kiu ĝi estas gardata” (hispane: “hasta tanto que venga aquel a quien le está reservado”).

Unuavide, la rakonto pri Tamar kaj Jehuda en Gn 38 aspektemas kvazaŭ entrudiĝo en la Javeista skribtono de la Malnova Testamento. Tamen, esplorado de la Jo-Dokumento laŭ tiu periodo (955–25 a.K 1) duondiras ke la rakonto pri Tamar gravas por kompreni kial oni skribis la Jo-Dokumenton kaj komprenigeblas la signifon de motivoj trovataj alie en la rakontado.

Oni pensas ke la Jo-Dokumento komponadiĝis dum la reĝado de Salomono 2. Konsiderante la abunda posedaĵeco, emfazado pri povoscio kaj tiama internacieco, tiel verŝajnas. La historio de la ekpoviĝado de Davido 3, pri la post-Davida sukcedo4, kaj tiu de la Javeista historio, ĉiuj intertempas proksime 5 je tiu epoko.

Kiel ĉe aliaj dokumentoj, la Jo-dokumento respondecas al politika bezono. La davida historio ilustras la ekreĝigon kaj surtronigon de Davido; samtempe, la Ekreĝiga Dokumento pravigas elekton de Salomono kaj sankcias lian agadon por firmigi lian povon 6.

Kvankam la motivo por tuja pretendo al regpovo demonstriĝis, pli grava problemo restis. Estis tiu problemo la enradikata popola dubo pri la aŭtentikeco de lia regpretendo kompare al dubindeco pri deveno kaj tradicio. Krom tio ke la Davidida deveno ŝajnis tre Kanaanida7, ke Davido elektu Solomonon defiis la dezertan tradicion pri unuenaskiteco8. Neniun el tiuj demandoj povis ili solvi rakontante decidojn reĝajn aŭ profetajn. La aŭtentikecon de la regado de Salomono devigis oni trovi en la ekzistkialo mem de Izraelo.

Verŝajne, la aserto pri Kanaanida origino baziĝas sur faktoj evidentaj por la tiama popolamaso. La teologa enciklopedio The Interpreter’s Bible (“La Interpretanta Biblio”) mencias “ … la ŝajne nedelonga unuiĝo de tri klanoj al tribu de Judaho kiuj ĵust antaŭe estis konsideritaj fremdodevenaj kaj kies loĝado en la lando delonge antaŭdatiĝis la Izraelida konkero 9.” La homidnomo de unu el tiuj triboj, Perec, rilatas la Daviddevenon al Jehuda 10.

Tia dubebla deveno grandparte preteratentiĝas sub Davido kies karisma estrado kaj militado mirindis laŭ tiu de praaj juĝistoj de Izraelo. Sed sub Salomono ne okazis heroaj bataloj kaj lin ne elektis Dio sed sia patro. Lia vivstilo ja iĝis tre malsama ol tio de la Izraela popolo, hardiĝita per la dezerto. Ne nur havis li alilandajn edzinojn, alilandajn arĥitektojn kaj ne-Izraelidajn klerulojn sed eĉ lia adorado je Javeo estis Kanaanidega 11. La templo, ĝiaj artefaktoj kaj ritaro sendube aspektis tre paganemaj ĉe rigoraj Javeistoj tiamaj.

Per saj vortoj, Ŝeba la filo de Biĥri, priskribita kiel malvirtulo, plej porksimigas nin al impresoj de la ordinarularo rilate al problemo pri la Kanaanida origino: “… Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj : iru, Izraelidoj, ĉiu en sian tendon.” 12 Tiu kanto malakceptanta la Davidan devenon kaj sugestante reveno al Izraelidan tendaron oni kantis unue dum tempo de Davido. Denove aŭdiĝas la kanto dum la reĝado de la filo de Salomono, Reĥabeam 13. Unue citas ĝin “malvirtulon” kaj generacioj poste ripetas ĝin “la popolo”. Do sendube estis ĝi kanto tre konata de ordinarularo dum tempo de Salomono.

Tiel kiel la problemo pri la Kanaanidan devenon absorbis la popolon, la unuenaskiĝecon verŝajne absorbis Salomonon. Sekve de la elekto de Salomono per Davido, Adonija, kiu antaŭe deklaris sin reĝo, disasertis sian pretendon al reĝado. 14 Kiam Adonija petis al si konkubinon Abiŝaga la Ŝunemaninon, Salomono sciis ke Adonija ne forlasis sian esperon pri reakirado de la reĝrajtigon. Salomono klare komprenis cirkonstancon kiam li diris al sia patrino: “… Kial vi petas la Ŝunemaninon Abiŝag por Adonija ? petu por li ankaŭ la reĝecon, ĉar li estas mia pli âga frato — por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja.” 15 Ekkonsciante la fortan pretendon al reĝeco de Adonija, li tuje mortigis Adonijan. 16 Forpasis lia konkurinto sed demando restis : Ĉu li mortigis iun kiu devis estis la reĝo? (Ja, ĉu elekto de Salomono simple rezultis el trompo de Bat-Ŝeba, la patrino de Salomono, kaj Natan sur reĝon Davidon?) 17 Ĉu, malobservinte la antikvan principon pri unuenaskiĝeco, povontus Salomono montri ke, laǔ Izraelida tradicio, li estis la rajtiga reĝo? — Ŝajne ne eblis.

La Javeisto delektis sin venkante neeblecon. Arante legendojn Mesopotamiajn, Izraelidajn kaj Kanaanidajn, kantojn kaj poezion, li formigis sagaon ampleksanta la tutan historion. En la vastega rakonto laŭ kiu por venki malfacilecon Dio sentigas sian ĉeecon, la Javeisto lerte enmetas la rakonton pri la praulino Davida, Tamar.

La rakonto estas forte Kanaanida. Ĝi mencias ne nur la originalan Kanaanidan tradicion pri levirata edziĝo sed ankaŭ la Kanaanidan prostitukulton. Tiu-ĉi ne-Izraelidema rakonto nete eniras la legendon pri Jozefo tiam, kiam Jehuda petegas siajn fratojn pri Jozefo en la antaŭa ĉapitro, Genezo 37. La devena rilato inter ambaŭ estas klare esprimata: “Kaj Jehuda diris al siaj fratoj : Kian profiton ni havos, se ni mortigos nian fraton kaj kâsos lian sangon? Venu, ni vendos lin al la Iŝmaelidoj, por ke nia mano ne metiĝu sur lin; ĉar li estas nia frato, nia karno. Kaj liaj fratoj akceptis lian proponon.”18

Poste de la ĉapitro 38-a priante la amligon inter Jehuda kaj Tamar, la temado revenas al rakonto pri sekslogo de la edzino de Pitifar al Jozefo.19 En ambaŭ rakontoj, apartenaĵo de la viro montrigas kuŝiĝon (la stabo de Jehuda kaj vesto de Jozefo). Ankaŭ en ambaŭ rakontoj ekkatastrofo minacas geheroojn. Je ĉiu rakonto ŝajne senespera situacio iĝas volilo de Dio. Daŭros la Jehuda-a posteularo kaj la farano konscias pri Jozefo.

Je la rakonto pri Tamar la Javeisto sekvas klaran modelon konata kiel La Rakonto Pri Malfekunda Praulino. La rakontero komencas je la edzino de la unua patriarko, Sara 20 kaj ripetiĝas je Rebeka 21 kaj Raĥel.22 Alvenante al Tamar, la rakontero ne nur indikas ke ŝi ne naskis pere de sia unua edzo kaj iĝis rifuzata de lia frato, sed eĉ rifuzigis al ŝi amligorajton al lasta plej juna frato. 23 Verŝajne, tiu ĉi estis la kulmino de La Rakonto Pri Malfekunda Praulino. Estis ĝi tiel nesolvebla situacio ke, se Sara ridis je la unua rakontero, certe la legantoj ankaŭ ridus je la lasta rakontero.

La senespera situacio pri la plejtipa malfekunda praulino solviĝas ne pro tio ke Tamar estis Kanaanido sed pro tio ke Tamar estis Kanaanido povinte uzi kutimon pri kulta prostitueco por amligi al Jehuda. Do ŝi heroe daŭrigis la Jehudan devenon kaj iĝis la fama praulino de la Davida deveno. Ŝian memoron honorigis Davido kiu nomis sian filinon kaj nepinon Tamar. (La Javeisto, konsciegante honorendecon, due ripetas “Neniu prostituino estis tie-ĉi” kaj eĉ je la plej maldelikata parto de la rakonto rekomendigas Jehudan bruli anstataŭ ŝtoni. Brulado estis nur por reĝidino.)

La duan gravan problemon, la unuenaskiĝecon, verŝajne traktas la Javeisto laŭ rakonto pri malfekunda praulino. Li ree prezentas la problemon en patriarkaj fabeloj: Isaak kaj Iŝmael,24 Jakob kaj Esavo,25 Efraim kaj Manase.26 Ĉiukaze plijuna frato estas elektata. La Tamar-a rakonto pri la naskigo de Perec kaj Zeraho eble estas la kulmino de la rakontero je kiu juna frato estas electata anstataŭ la malpli juna dum naskigo mem: la politikaj implicoj devis esti tiom evidentaj por la legantaro, ke la Javeisto ne bezonis daŭrigi la rakonton. La bebo etendinte sian manon por pretendi unuenaskiĝecon, retiras sian manon kaj naskiĝas la dua. Verŝajne prias la temeraran penon de Adonija por atingi reĝadon kaj sia sekvanta retiro de reĝada pretendo pro timi Salomonon. La Javeista sagao ne nur ripetas elekton de la plijuna anstataŭ malpli juna frato sed humore kulminas Adonija-en.

Rilate trompado de Davido fare de Beth-Ŝeba, ĉu ne agis ŝi firme laŭ tradicio por reĝigi sian filon? Esplorante la fundadon ĉu de la Izraelida ĉu de la Davida matriarkaj devenoj, oni trovas virinon trompontan patriarkon: Rebeka enfeligas la manojn de Jakobo por tropi Isaakon 27 kaj Tamar alivestas sin por amlogi Jehudan. 28

Priinte la Salomonajn problemojn pri deveno kaj unuenaskiĝeco nete je la vastega historia kaj teologa sagao, la Javeisto ĵetas lastan rigardon al rakonto pri Tamar je la 49-a ĉapitro de Genezo. Kvankam oni konas ĝin ordinare kiel “La Jakoba beno”, von Rad rimarkes ke “la aforismoj tute ne havas komunajn ĉeftrajtojn. Kelkaj prias profetaĵojn pri estonteco, kelkajn malaprobas aŭ malbenas pri pasintajn okazaĵoj, kelkaj priskribas estantajn aferojn.” 29 Al aŭtoro de tiu-ĉi referaĵo ŝajnas ke la versoj rilate al Jehuda aspektas neordinare leĝera preskaŭ kvazaŭ drinkokanto. 30 Jehudan komparas ĝi al juna leono, skribiĝas pri fole alligi azenidon kaj filon de azenino al vinberbranĉo (manĝota), parolas ĝi pri drinkeco kaj luksaĵoj.

Intergajece, troviĝas la sekvanta debatata sekcio: “Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, Ĝis venos paco, Kaj al lihumiliĝos la popoloj.”31 Anstataŭ grava profetaĵo, la originalaj versoj eble estis duobla enigmo rilate al rakonto pri la Davida praulino Tamar. Permeseblante pensi ke estis traduka eraro de la originala teksto (kiu ankoraŭ neniu pretendas kompreni), la enigmo eble estas: Kiel povas reveni al Jehuda sian sceptro se ĝi neniam eliris el li?

Tamar prenis la sceptron de Jehuda tiam kiam ŝi prenis lian semon. La sceptro ne eliris el la Jehuda deveno sed tamen poste revenis al li.

“… la regbastono inter siaj piedoj” estas eble seksa referenco pro tio ke ĝi eniris “apartenejo” ĉe Tamar. Tia triviala interpreto nur eblas konsiderante la kunaj versoj.
Se la rakonto pri Tamar estas centra por kompreni kelkaj motivoj de la rakonto Javeista, impliceblas ke la Javeisto ne estis abstrakta teologo murmurante en la dezerto. Malsame, ŝajne estis li edukata viro siatempa kiu, kvankam ĉarmata per la profunda vero de la Izraelida Dio, rifuzis nei tiu parto de li kiu estis Kanaanida.

(Foto el Myth Folklore pere de Google Images)
----
1 Meter Ellis, The Yahwist – The Bible’s First Theologian [“La Javeisto – La Unua Teologiisto de la Biblio”]; Notre Dame, Indiano, Fides Publishers, Inc., 1968; pĝ. 25.
2 Same, pĝ. 25
3 Sm 1 16:14 — Sm 2 5:12 (Zamenhofa traduko)
4 Sm 2 6:12 – Rĝ 1 2 (Zamenhofa traduko)
5 Gerhand von Rad, Old Testament Theology (tradukis anglen David Stalker), (“Teologio de la Malnova Testamento”), Novjorko, Harper & Row, 1962, pĝ 49.
6 Same, pĝ 308–18.
7 Ellis, The Yahwist – The Bible’s First Theologian [“La Javeisto – La Unua Teologiisto de la Biblio”]; Notre Dame, Indiano, Fides Publishers, Inc., 1968; pĝ. 31.
8 Same, pĝ 55.
9 The Interpreter’s Bible (“La Interpretanta Biblio”); redaktis George Arthur Buttick; Novjorko; Abingdon Press; vol 1, pĝ 757.
10 Same, pĝ 55.
11 Bernhard Word Anderson, Understanding the Old Testament (“Kompreni la Malnovan Testamenton”); Englewood Cliffs, Novĵerzio; Prentice-Hall, Inc., 1975; pĝ 190–91.
12 2 Sm 20:1 (Zamenhofa traduko)
13 1 Rĝ 12:16 (Zamenhofa traduko)
14 1 Rĝ 1:11–31. (Zamenhofa traduko)
15 1 Rĝ 2:22 (Zamenhofa traduko)
16 1 Rĝ 2:25
17 1 Rĝ 1:11 – 31.
18 Gn 37: 26–27 (Zamenhofa traduko)
19 Gn 39:7–13
20 Gn 17:17
21 Gn 25:21
22 Gn 30:1
23 Gn Gn 38:7–11
24 Gn 16–17
25 Gn 27
26 Gn 48:17–19
27 Gn 27:16
28 Gn 38:14–15
29 Gerhard von Rad, Genesis Commentary (“Geneza Komentario”); Filadelfio; The Westminster Press; 1972; pĝ 421.
30 Gn 49:8–12
31 Gn 48:10

2006/08/10

Esperanto sen mitoj

Mi pensas ke la libro de Sikosek, Esperanto Sen Mitoj, estas tre interesa. Certe, miaopinie, li fojfoje tro kritikas la movadon kaj la lingvon. Sed verŝajne li nur faras tion ĉar li volas ke Esperanto progresu.

Li kritikas la fojan naivecon de la movado kaj pensas ke Esperantistoj tro kritikas la anglan lingvon. Sed redirendas, ke li, ŝajnas al mi, amas Esperanto ne malpli ol iu-ajn Esperantisto. Mi nenion havas kontraŭ raŭmismo.

La sola kritiko lia kiun, laŭ mi, vere troigas, estas tiu pri denaskuloj. Kritikante la gepatrojn de denaskuloj, li parolas pri unulingvulindeco skribinte ke "[o]ni devas cetere konsideri en informado ke multaj homoj taksas unulingveco normala, kaj ke plurlingva edukado estas pridisputata en amaskomunikiloj kaj scientistaj rondoj, ekz. rilate al la lingvopolitiko pri eksterlandanoj." (p. 67, 2a eldono) Ĉu li preferas unulingvan mondon? Mi ne komprenis lin, eble. Tiu kritiko vere surprizis min, kaj pensigas min ke la aŭtoro (almenaŭ ti-rilate) kritikis simple por kritiki. En kongresoj mi jam vidis denaskuloj. Ili aspektis feliĉaj kaj lingve pli scipovaj ol aliaj unulingvaj geinfanoj. Tiel ŝajnas al mi.

Sed tion ne volas diri ke la libro ne plaĉis al mi. Ĝi estas pleninforma kaj certe aĉetinda.

2006/07/28

Keĉua Lingvo

La hispanlingvana Novjorka ĵurnalo El Diario informis la 26-an de julio de 2006, ke en Peruo kelkaj novaj kongresanoj naciismaj ĵuris keĉulingve. La kunsidestrano tuje petis ke oni traduku hispanen.

Laŭ El Diario (novaĵservo EFE), Hilaria Supa, naciisma kongresanino, ankaŭ ĵuris keĉulingve dirante: "ama sua, ama qella, ama llulla" (ne estu nek ŝtelisto, nek mensogulo, nek pigra). Ŝia keĉulingva ĵurado igis samkunsidanojn flustri, forkriegi kaj aplaŭdi.


Enter your email address below to subscribe to Verda Angulo!


powered by Bloglet