Verda Angulo

2010/05/04

Porto-Riko dulingva

Porto-Riko direkte al dulingva registaro

La registaro de Porto-Riko funkcios sendiference kaj en la angla kaj en la hispana se la insulo iĝas ŝtato de Usono, deklaris Pedro Pierluisi, la komisiito de Porto-Riko en Vaŝingtono. Ĉi-rilate, Pierluisi asertas, ke la insulestro povus facile alparoli al parlamento angle. Plue, parlamentanoj povus sesii angle.

Perluisi tamen opinias, ke la Partio Nova Progesista (favora al iĝi usona ŝtato) ne devas fali en la tenton de konservativaj usonanoj transformi la nunan lingvan politikon de la registaro kiu, kvankam ĝi rekonas ambaŭ la anglan kaj la hispanan kiel oficialajn lingvojn, funkcias nur hispane.

Demandite ĉu ankaŭ lernejoj funkciu dulingve, Pierluisi opiniis, ke "Ĉiu portorikano devas aspiri al dulingvismo, speciale niaj geinfanoj."

Usonaj organizaĵoj favoraj al devigo uzi nur la anglan, ProEnglish kaj US English, petis al usona parlamento, ke ĝi klarigu ke Porto-Riko devas funkcii angle se iam ĝi estiĝas usona ŝtato. Kelkaj usonaj parlamentanoj subtenis tiun peton. Tamen, la plimulto de la parlamentanoj neis peton. Ĵurnalo El Nuevo Día informis, ke la ŝtatebleco de Porto-Riko estas nun "liberigita de la 'malfacila' lingvo". (Liberada la estadidad del idioma dificil)

(Elhispanigita resumo el ĵurnalo El Nuevo Día, "Rumbo a un gobierno bilingüe" kaj "Liberada la estadidad del idioma "difícil", de José A. Delgado, marton 2010.)

Etiquetas: , , ,

2008/04/23

Angla Obstrukciĝata

En Portoriko, dependa teritorio de Usono, la Portorikana Sendependentista Partio, (PSP*) obstruciis intencojn de la aneksofavora partio PNP** por ke je la 2008-a novembra voĉdonado, la balotilo estu dulingva, hispane kaj angle. Tia leĝprojekto fiaskis je 2004. 

Jorge Dalmau, prielekta komitatano de PSP, argumentis ke la intencoj de PNP estas ideologiaj. Dalmau memorigis al ĉiuj la fakton ke la hispana estas la lingvo de Portoriko, kaj ke, laŭ lasta censo, 89% de insulanoj ne scipovas la anglan lingvon. 

(Fonto: ĵurnalo El Nuevo Día, 2008-04-22, "Tranque liquida la papeleta bilingüe, reta versio)

* Hispane: Partido Independentista Puertorriqueño (PIP)
** Hispane: Partido Nuevo Progresista (PNP)


Etiquetas: , ,

Enter your email address below to subscribe to Verda Angulo!


powered by Bloglet