Verda Angulo

2006/12/08

Fenikso

Ĉu la mito pri fenikso devenas el Egipto aŭ el Ĉinio? Mi pri tio pensis dum legado de la 9-a volumeno de The New Human Revolution (“La Nova Homa Revolucio”), libro de Daisaku Ikeda. Estas ĝi fiktiva rakonto de la historio de la Budhista organizo Soka Gakkai.

La libro mencias planon por desegni standardon de mezlernejo en Japanio. Sur la desegno vidiĝeblus “junan fenikson blankan etendante flugilojn”. Tiu standarda desegno “devenis el ofte alnomi la [studentojn] de la lernejo ‘junaj feniksoj’ … .” (1) Niĉiren mencias la fenikson en sia verko. Laŭ angla traduko de Soka Gakkai, li priskribas la Lotusan sutron kiel “fenikso inter la sanktaj skribaĵoj.” (2)

Mi ne ekkonsciis pri ĉindevena feniksmito. Pro geografiaj kaj historiaj kialoj, el japana vidpunkto oni tiel povus facile opinii. Tamen, la 15-a eldono de la Encyclopædia Britannica (“Brita Enciklopedio”), Micropædia vol. 9, rakontas ke la mito disvolviĝis en Egipto kaj populariĝis en Grekio kaj Romio. Mencias ĝi ke la mito eble originis en Barato. La plej parto de referencoj kiujn mi legis verŝajne konsentas.

En Brewer’ Book of Myth and Legend (“La Libro de Brewer pri Mito kaj Legendo”) klarigas J. C. Cooper ke en Okcidento je la unuafojo skribis pri fenikso Hesiod je la 8-a jarcento a.K. (3) En Okcidento, ĝi simbolas resurekcion. Sed la ĉina versio reprezentas jin-jang-on. Laŭ Cooper, “La fenikso gravas en la ĉina mitologio kiel Feng-Huang … Kiel drako kaj Ki-Lin estas fabela estaĵo kiu kombinas jin-jangajn povojn.”

En la antikva Egipto, la dion Ra reprezentis tiu-ĉi birdo, siaj mitoj estis grava parto de la ritoj faritaj de la sunpastro. La klasikaj kaj romiaj tekstoj rekte atribuas la originon de la fenikso al Egipto, ne al Azio. Tamen, la klasikaj tekstoj ankaŭ nomas ĝin la “araba birdo”. Cooper memorigas nin ti-rilate ke Ŝekspiro foje nomis ĝin tiel en Cymbeline (“Kimbelino”), parto I,vi:

Se ŝi haviĝu tia nekutima menso,
Nur ŝi estas la araba birdo.*

Oni pensis ke la magia birdo vivis dum eĉ 500 jaroj sed “feniksa periodo” povis daŭri dum 250 ĝis 7 000 jaroj (Cooper). Verŝajne pro tiu longa “feniksa periodo” kelkaj romiaj moneroj montris fenikson kiel simbolo de Romio dum eterneco. Laŭ Pagans and Christians (“Paganoj kaj Kristanoj”) (4), la kristanoj preferis 1 000 jarojn ĉar “ĝi pensigis jarmilon” ĝuste por la kristana imperiestro Konstantino.

Same kiel multaj aliaj aferoj Romiaj, Okcidento heredis ĉi-vizion pri fenikso kiel simbolo de eterneco. Kristanismo alpropigis al si la fenikson kiel simbolo de eterneco kiu, kredis kristanoj, antaŭanoncis resurekton de Kristo. Ĝia desegno videblas en praaj kristanaj tombejoj.

La mito ankoraŭ estas tre populara. Jung priparolas ĝian jin-jangecon kiel fajro kiu detruas kaj kreas: “La antikva kultura sfero praktikis adoradon de suno … mortantan kaj resurektantan (Kristo, Mitra, Fenikso), ktp. Oni veneris je la fajro la povon bonigan tiom kiom la detruantan.” (5)

*Mia laŭvorta traduko.
----------
1. Ikeda, D. (2003). The New Huamn Revolution, p 120
2. Writings of Nichiren Daishon. Tokio (1999) p 247
3. J.C. Cooper, redaktisto Brwer's Book of Myth and Legend. Londono (1992); pp 219–220.
4. Robin Lane Fox. Pagans and Christians. San Francisko (1986). pp 639–41.
5. C.G. Jung. Métamorphoses de l’âme et ses symboles. Parizo (1993). (francigis Yves le Lay). p 202

Enter your email address below to subscribe to Verda Angulo!


powered by Bloglet