La Kanaanida Ligo estas eseo de Henriko W. Aldis (1945–1985) skribita je 1984. Je sia datreveno mi transkiribis lian eseon en anglan angulon de mia blogo (ĝi enhavas la bibliografio kiu, estante angla, mi ne ripetis tie-ĉi). Nun mi Esperantigas ĝin. Mi tamen ne povas komenti pri la enhavo mem. Notendas ke Henriko uzis la anglan version de la Biblio “Revised King James” kiu ŝajnas iom malsimila al versio “King James” unue je Gn 49:10. Ĉe la originala eseo, Henriko citas jene: … ĝis li revenos, ĝia havantulo. La nereviziita “King James” diras: …ĝis venu Ŝiloh (angle: “until Shiloh come”). Kaj la Esperanta versio diras “Ĝis venos paco”. Kurioze, estas la hispanlingva versio Jerusalema (“de Jerusalén”) tiu kie legeblas ĝuste laŭ lia eseo: “ĝis venu tiu por kiu ĝi estas gardata” (hispane: “hasta tanto que venga aquel a quien le está reservado”).
Unuavide, la rakonto pri Tamar kaj Jehuda en Gn 38 aspektemas kvazaŭ entrudiĝo en la Javeista skribtono de la Malnova Testamento. Tamen, esplorado de la Jo-Dokumento laŭ tiu periodo (955–25 a.K 1) duondiras ke la rakonto pri Tamar gravas por kompreni kial oni skribis la Jo-Dokumenton kaj komprenigeblas la signifon de motivoj trovataj alie en la rakontado.
Oni pensas ke la Jo-Dokumento komponadiĝis dum la reĝado de Salomono 2. Konsiderante la abunda posedaĵeco, emfazado pri povoscio kaj tiama internacieco, tiel verŝajnas. La historio de la ekpoviĝado de Davido 3, pri la post-Davida sukcedo4, kaj tiu de la Javeista historio, ĉiuj intertempas proksime 5 je tiu epoko.
Kiel ĉe aliaj dokumentoj, la Jo-dokumento respondecas al politika bezono. La davida historio ilustras la ekreĝigon kaj surtronigon de Davido; samtempe, la Ekreĝiga Dokumento pravigas elekton de Salomono kaj sankcias lian agadon por firmigi lian povon 6.
Kvankam la motivo por tuja pretendo al regpovo demonstriĝis, pli grava problemo restis. Estis tiu problemo la enradikata popola dubo pri la aŭtentikeco de lia regpretendo kompare al dubindeco pri deveno kaj tradicio. Krom tio ke la Davidida deveno ŝajnis tre Kanaanida7, ke Davido elektu Solomonon defiis la dezertan tradicion pri unuenaskiteco8. Neniun el tiuj demandoj povis ili solvi rakontante decidojn reĝajn aŭ profetajn. La aŭtentikecon de la regado de Salomono devigis oni trovi en la ekzistkialo mem de Izraelo.
Verŝajne, la aserto pri Kanaanida origino baziĝas sur faktoj evidentaj por la tiama popolamaso. La teologa enciklopedio The Interpreter’s Bible (“La Interpretanta Biblio”) mencias “ … la ŝajne nedelonga unuiĝo de tri klanoj al tribu de Judaho kiuj ĵust antaŭe estis konsideritaj fremdodevenaj kaj kies loĝado en la lando delonge antaŭdatiĝis la Izraelida konkero 9.” La homidnomo de unu el tiuj triboj, Perec, rilatas la Daviddevenon al Jehuda 10.
Tia dubebla deveno grandparte preteratentiĝas sub Davido kies karisma estrado kaj militado mirindis laŭ tiu de praaj juĝistoj de Izraelo. Sed sub Salomono ne okazis heroaj bataloj kaj lin ne elektis Dio sed sia patro. Lia vivstilo ja iĝis tre malsama ol tio de la Izraela popolo, hardiĝita per la dezerto. Ne nur havis li alilandajn edzinojn, alilandajn arĥitektojn kaj ne-Izraelidajn klerulojn sed eĉ lia adorado je Javeo estis Kanaanidega 11. La templo, ĝiaj artefaktoj kaj ritaro sendube aspektis tre paganemaj ĉe rigoraj Javeistoj tiamaj.
Per saj vortoj, Ŝeba la filo de Biĥri, priskribita kiel malvirtulo, plej porksimigas nin al impresoj de la ordinarularo rilate al problemo pri la Kanaanida origino: “… Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj : iru, Izraelidoj, ĉiu en sian tendon.” 12 Tiu kanto malakceptanta la Davidan devenon kaj sugestante reveno al Izraelidan tendaron oni kantis unue dum tempo de Davido. Denove aŭdiĝas la kanto dum la reĝado de la filo de Salomono, Reĥabeam 13. Unue citas ĝin “malvirtulon” kaj generacioj poste ripetas ĝin “la popolo”. Do sendube estis ĝi kanto tre konata de ordinarularo dum tempo de Salomono.
Tiel kiel la problemo pri la Kanaanidan devenon absorbis la popolon, la unuenaskiĝecon verŝajne absorbis Salomonon. Sekve de la elekto de Salomono per Davido, Adonija, kiu antaŭe deklaris sin reĝo, disasertis sian pretendon al reĝado. 14 Kiam Adonija petis al si konkubinon Abiŝaga la Ŝunemaninon, Salomono sciis ke Adonija ne forlasis sian esperon pri reakirado de la reĝrajtigon. Salomono klare komprenis cirkonstancon kiam li diris al sia patrino: “… Kial vi petas la Ŝunemaninon Abiŝag por Adonija ? petu por li ankaŭ la reĝecon, ĉar li estas mia pli âga frato — por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja.” 15 Ekkonsciante la fortan pretendon al reĝeco de Adonija, li tuje mortigis Adonijan. 16 Forpasis lia konkurinto sed demando restis : Ĉu li mortigis iun kiu devis estis la reĝo? (Ja, ĉu elekto de Salomono simple rezultis el trompo de Bat-Ŝeba, la patrino de Salomono, kaj Natan sur reĝon Davidon?) 17 Ĉu, malobservinte la antikvan principon pri unuenaskiĝeco, povontus Salomono montri ke, laǔ Izraelida tradicio, li estis la rajtiga reĝo? — Ŝajne ne eblis.
La Javeisto delektis sin venkante neeblecon. Arante legendojn Mesopotamiajn, Izraelidajn kaj Kanaanidajn, kantojn kaj poezion, li formigis sagaon ampleksanta la tutan historion. En la vastega rakonto laŭ kiu por venki malfacilecon Dio sentigas sian ĉeecon, la Javeisto lerte enmetas la rakonton pri la praulino Davida, Tamar.
La rakonto estas forte Kanaanida. Ĝi mencias ne nur la originalan Kanaanidan tradicion pri levirata edziĝo sed ankaŭ la Kanaanidan prostitukulton. Tiu-ĉi ne-Izraelidema rakonto nete eniras la legendon pri Jozefo tiam, kiam Jehuda petegas siajn fratojn pri Jozefo en la antaŭa ĉapitro, Genezo 37. La devena rilato inter ambaŭ estas klare esprimata: “Kaj Jehuda diris al siaj fratoj : Kian profiton ni havos, se ni mortigos nian fraton kaj kâsos lian sangon? Venu, ni vendos lin al la Iŝmaelidoj, por ke nia mano ne metiĝu sur lin; ĉar li estas nia frato, nia karno. Kaj liaj fratoj akceptis lian proponon.”18
Poste de la ĉapitro 38-a priante la amligon inter Jehuda kaj Tamar, la temado revenas al rakonto pri sekslogo de la edzino de Pitifar al Jozefo.19 En ambaŭ rakontoj, apartenaĵo de la viro montrigas kuŝiĝon (la stabo de Jehuda kaj vesto de Jozefo). Ankaŭ en ambaŭ rakontoj ekkatastrofo minacas geheroojn. Je ĉiu rakonto ŝajne senespera situacio iĝas volilo de Dio. Daŭros la Jehuda-a posteularo kaj la farano konscias pri Jozefo.
Je la rakonto pri Tamar la Javeisto sekvas klaran modelon konata kiel La Rakonto Pri Malfekunda Praulino. La rakontero komencas je la edzino de la unua patriarko, Sara 20 kaj ripetiĝas je Rebeka 21 kaj Raĥel.22 Alvenante al Tamar, la rakontero ne nur indikas ke ŝi ne naskis pere de sia unua edzo kaj iĝis rifuzata de lia frato, sed eĉ rifuzigis al ŝi amligorajton al lasta plej juna frato. 23 Verŝajne, tiu ĉi estis la kulmino de La Rakonto Pri Malfekunda Praulino. Estis ĝi tiel nesolvebla situacio ke, se Sara ridis je la unua rakontero, certe la legantoj ankaŭ ridus je la lasta rakontero.
La senespera situacio pri la plejtipa malfekunda praulino solviĝas ne pro tio ke Tamar estis Kanaanido sed pro tio ke Tamar estis Kanaanido povinte uzi kutimon pri kulta prostitueco por amligi al Jehuda. Do ŝi heroe daŭrigis la Jehudan devenon kaj iĝis la fama praulino de la Davida deveno. Ŝian memoron honorigis Davido kiu nomis sian filinon kaj nepinon Tamar. (La Javeisto, konsciegante honorendecon, due ripetas “Neniu prostituino estis tie-ĉi” kaj eĉ je la plej maldelikata parto de la rakonto rekomendigas Jehudan bruli anstataŭ ŝtoni. Brulado estis nur por reĝidino.)
La duan gravan problemon, la unuenaskiĝecon, verŝajne traktas la Javeisto laŭ rakonto pri malfekunda praulino. Li ree prezentas la problemon en patriarkaj fabeloj: Isaak kaj Iŝmael,24 Jakob kaj Esavo,25 Efraim kaj Manase.26 Ĉiukaze plijuna frato estas elektata. La Tamar-a rakonto pri la naskigo de Perec kaj Zeraho eble estas la kulmino de la rakontero je kiu juna frato estas electata anstataŭ la malpli juna dum naskigo mem: la politikaj implicoj devis esti tiom evidentaj por la legantaro, ke la Javeisto ne bezonis daŭrigi la rakonton. La bebo etendinte sian manon por pretendi unuenaskiĝecon, retiras sian manon kaj naskiĝas la dua. Verŝajne prias la temeraran penon de Adonija por atingi reĝadon kaj sia sekvanta retiro de reĝada pretendo pro timi Salomonon. La Javeista sagao ne nur ripetas elekton de la plijuna anstataŭ malpli juna frato sed humore kulminas Adonija-en.
Rilate trompado de Davido fare de Beth-Ŝeba, ĉu ne agis ŝi firme laŭ tradicio por reĝigi sian filon? Esplorante la fundadon ĉu de la Izraelida ĉu de la Davida matriarkaj devenoj, oni trovas virinon trompontan patriarkon: Rebeka enfeligas la manojn de Jakobo por tropi Isaakon 27 kaj Tamar alivestas sin por amlogi Jehudan. 28
Priinte la Salomonajn problemojn pri deveno kaj unuenaskiĝeco nete je la vastega historia kaj teologa sagao, la Javeisto ĵetas lastan rigardon al rakonto pri Tamar je la 49-a ĉapitro de Genezo. Kvankam oni konas ĝin ordinare kiel “La Jakoba beno”, von Rad rimarkes ke “la aforismoj tute ne havas komunajn ĉeftrajtojn. Kelkaj prias profetaĵojn pri estonteco, kelkajn malaprobas aŭ malbenas pri pasintajn okazaĵoj, kelkaj priskribas estantajn aferojn.” 29 Al aŭtoro de tiu-ĉi referaĵo ŝajnas ke la versoj rilate al Jehuda aspektas neordinare leĝera preskaŭ kvazaŭ drinkokanto. 30 Jehudan komparas ĝi al juna leono, skribiĝas pri fole alligi azenidon kaj filon de azenino al vinberbranĉo (manĝota), parolas ĝi pri drinkeco kaj luksaĵoj.
Intergajece, troviĝas la sekvanta debatata sekcio: “Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, Ĝis venos paco, Kaj al lihumiliĝos la popoloj.”31 Anstataŭ grava profetaĵo, la originalaj versoj eble estis duobla enigmo rilate al rakonto pri la Davida praulino Tamar. Permeseblante pensi ke estis traduka eraro de la originala teksto (kiu ankoraŭ neniu pretendas kompreni), la enigmo eble estas: Kiel povas reveni al Jehuda sian sceptro se ĝi neniam eliris el li?
Tamar prenis la sceptron de Jehuda tiam kiam ŝi prenis lian semon. La sceptro ne eliris el la Jehuda deveno sed tamen poste revenis al li.
“… la regbastono inter siaj piedoj” estas eble seksa referenco pro tio ke ĝi eniris “apartenejo” ĉe Tamar. Tia triviala interpreto nur eblas konsiderante la kunaj versoj.
Se la rakonto pri Tamar estas centra por kompreni kelkaj motivoj de la rakonto Javeista, impliceblas ke la Javeisto ne estis abstrakta teologo murmurante en la dezerto. Malsame, ŝajne estis li edukata viro siatempa kiu, kvankam ĉarmata per la profunda vero de la Izraelida Dio, rifuzis nei tiu parto de li kiu estis Kanaanida.
(Foto el
Myth Folklore pere de Google Images)
----
1 Meter Ellis, The Yahwist – The Bible’s First Theologian [“La Javeisto – La Unua Teologiisto de la Biblio”]; Notre Dame, Indiano, Fides Publishers, Inc., 1968; pĝ. 25.
2 Same, pĝ. 25
3 Sm 1 16:14 — Sm 2 5:12 (Zamenhofa traduko)
4 Sm 2 6:12 – Rĝ 1 2 (Zamenhofa traduko)
5 Gerhand von Rad, Old Testament Theology (tradukis anglen David Stalker), (“Teologio de la Malnova Testamento”), Novjorko, Harper & Row, 1962, pĝ 49.
6 Same, pĝ 308–18.
7 Ellis, The Yahwist – The Bible’s First Theologian [“La Javeisto – La Unua Teologiisto de la Biblio”]; Notre Dame, Indiano, Fides Publishers, Inc., 1968; pĝ. 31.
8 Same, pĝ 55.
9 The Interpreter’s Bible (“La Interpretanta Biblio”); redaktis George Arthur Buttick; Novjorko; Abingdon Press; vol 1, pĝ 757.
10 Same, pĝ 55.
11 Bernhard Word Anderson, Understanding the Old Testament (“Kompreni la Malnovan Testamenton”); Englewood Cliffs, Novĵerzio; Prentice-Hall, Inc., 1975; pĝ 190–91.
12 2 Sm 20:1 (Zamenhofa traduko)
13 1 Rĝ 12:16 (Zamenhofa traduko)
14 1 Rĝ 1:11–31. (Zamenhofa traduko)
15 1 Rĝ 2:22 (Zamenhofa traduko)
16 1 Rĝ 2:25
17 1 Rĝ 1:11 – 31.
18 Gn 37: 26–27 (Zamenhofa traduko)
19 Gn 39:7–13
20 Gn 17:17
21 Gn 25:21
22 Gn 30:1
23 Gn Gn 38:7–11
24 Gn 16–17
25 Gn 27
26 Gn 48:17–19
27 Gn 27:16
28 Gn 38:14–15
29 Gerhard von Rad, Genesis Commentary (“Geneza Komentario”); Filadelfio; The Westminster Press; 1972; pĝ 421.
30 Gn 49:8–12
31 Gn 48:10